mirror of
https://github.com/Mrdabup/LocaleSpanish.git
synced 2025-12-06 14:23:00 -06:00
Esperanto translation of store files
This commit is contained in:
parent
6aca229b95
commit
9cc27454e7
8 changed files with 94 additions and 0 deletions
3
Store/eo/current_state_early_access.txt
Normal file
3
Store/eo/current_state_early_access.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1,3 @@
|
|||
La projekto estas tute ludebla, uzebla kaj stabila por ĉiutaga uzo, kun ĉiuj eblecoj, kiuj estas listigitaj en la vendeja paĝo en la sekcio "Pri Tiu Ludo", jam plene realigitaj.
|
||||
|
||||
Tamen, ĝi estas iomete kruda ĉe kelkaj lokoj, pli ol ni dezirus, kaj ekzistas gravaj eblecoj kiujn ni planas aldoni. Kelkaj interagoj ankoraŭ ne estas tre intuaj, rezultante en pli malfacilan lern-vojaĝon, kaj kelkaj konstruiloj, kiuj farus la vivon pli facila, mankas, kaj pli da optimumigoj estas ĝenerale bezonataj por pli glata sperto.
|
||||
67
Store/eo/description.txt
Normal file
67
Store/eo/description.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1,67 @@
|
|||
Vi povas enprofundiĝi en tute nova cifereca universo kun senfinaj eblecoj. Ĉu vi venas ĉi tien por societumi kaj pasigi la tempon kun homoj el la tuta mondo, aŭ por konstrui, krei kaj evoluigi ion ajn, de bela arto, interagaj avataroj kaj aparatoj, ĝis kompleksaj interagaj mondoj kaj ludoj, Resonite estas senlime tajlorebla loko, kie vi estos bonvena kaj kie vi trovos grupon kun kiu vi resonancos.
|
||||
|
||||
Danke al nia altnivela modulo, ni certigas ke multiludantaj spertoj restos perfekte sinkronigita inter ludantoj, kun nenia peno por niaj komunumaj enhav-kreintoj. Ĉu vi simple pasigas la tempon kun homoj, aŭ konstruas kompleksajn mondojn kaj mekanismojn kun aliaj kreintoj, Resonite certigos, ke ĉiu detalo restos en perfekta sinkronigo kaj tenos vin regi vian sperton.
|
||||
|
||||
[h2]Societumi kun iu ajn[/h2]
|
||||
Ret-societumo kaj realtempa komunikado, ĉu vi estas en labortablo aŭ en VR, estas la baza tavolo de ĉio en Resonite. Kapabli komuniki kaj esti via vera memo, estas grava parto de la platformo. Por ebligi tion, ni provizas kelkajn ĉefajn trajtojn:
|
||||
|
||||
|
||||
[list]
|
||||
[*] [b]Malalta atendotempo de voĉo[/b] - komunikas realetempe kun aliaj uzantoj en seanco, kun atendotempo, kiu rivalas iun ajn mesaĝ-aplikaĵojn.
|
||||
[*] [b]Tute alpasigitaj avataroj[/b] - importas, konstruas, kaj tajloras iujn ajn avatarojn interne de ludo kaj realetempe, por vidiĝi kiel la plej bona versio de vi.
|
||||
[*] [b]Spurado de plen-korpo, spurado de okulo kaj vizaĝo[/b] - por maksimumigi la esprimkapablon de via avataro, ni subtenas 8 spurilojn (piedoj, genuoj, koksoj, brusto kaj kubutoj) kaj ankaŭ spuradon de okulo kaj vizaĝo.
|
||||
[*] [b]Subteno de palp-simulilo[/b] - kun subteno por vestoj de palp-simulilo, ekzemple bHaptics, vi povas pliigi vian mergiĝo, kaj fariĝi parto de la virtuala mondo.
|
||||
[*] [b]Tujmesaĝado[/b] - babili per teksto, kaj sendi invitojn, voĉmesaĝojn aŭ eĉ hazardajn aĵojn al viaj kontaktoj.
|
||||
[*] [b]Fleksebla videbleco kaj sekureco de seanco[/b] - vi regas la videblecon kaj alireblecon de viaj seancoj, ie ajn de publika ĝis tute privata, kun alir-listo, kiun vi regas. Ĉio validigo kaj kontrolo de aliĝantaj uzantoj estas farita sur via kliento - se vi agordas vian seancon kiel Privata, vi povas esti certa, ke ĝi estas privata.
|
||||
[*] [b]Tajlorebla UI[/b] - la uzant-interfaco estas via enirejo por uzi la platformon, kaj same kiel ĉio alia en Resonite, ĝi povas esti tajlorita kaj etendita por pli bone akomodiĝi al viaj bezonoj, kaj fari vian ĉiutagan sperton pli komforta.
|
||||
[*] [b]Mem-iloj por kontroli[/b] - ni komprenas ke ne ĉiu interago en la platformo estos bona, kaj kiale ni volas rajtigi vin per kelkaj mem-iloj por kontroli: kontroli viajn proprajn mondojn per silento, forpelaj kaj forbaraj funkcioj, aŭ facile silentigi kaj bari unuopajn uzant-avatarojn aŭ ilian tutan ĉeeston. Nia celo estas doni al vi tiom da kontrolo super via virtuala sperto kiom ni eblas.
|
||||
[*] [b]Ĉeesto en pluraj mondoj[/b] - tiel kiel langetoj en retumilo, vi povas esti ĉeestanta en pluraj mondoj kaj ŝanĝi inter ili en frakcio de sekundo.
|
||||
[/list]
|
||||
|
||||
[h2]Ludi, esplori kaj kunhavigi[/h2]
|
||||
societumado ne devas finiĝi ĉe babili kun viaj kun-uzantoj. Resonite estas universo plena de amuzaj aparatoj, avataroj kaj ludoj por esplori, kun trajtoj por igi iun ajn seancon amuza kaj ekscita.
|
||||
|
||||
|
||||
[list]
|
||||
[*] [b]Facila dosier-kunhavado[/b] - ŝovmeti bildojn, sonojn/muzikon, aŭ videojn en iun mondon por kunhavigi kun aliaj uzantoj kun sinkronigita ludado - tio estas tiel facila!
|
||||
[*] [b]Inventaro-sistemo[/b] - ĉu vi trovis aŭ kreis ion mojose? Konservi ĝin en vian inventaron! Vi povas produkti iujn aĵojn, aparatojn kaj ilojn en iu mondo (se vi havas permeson fari tion) - ĉio estas ankaŭ plene sinkronigita!
|
||||
[*] [b]Dinamika avatar-scalado[/b] - esplorante la mondon aŭ interagante kun uzantoj je malsamaj skalniveloj povas doni al vi tre malsaman sperton - vi povas ŝanĝi la skalon de via avataro ie ajn, je iu ajn tempo (krom se la gastiganto de la seanco limigitas tion)!
|
||||
[*] [b]Alt-kvalita son-elsendfluo[/b] - ĉu volas gastigi feston kaj esti la disk-ludisto? Elsendflui vian sistem-sonon plene stereofonie kaj alt-kvalite estas nur kelkaj alklakoj for.
|
||||
[*] [b]Sistemo de mond-serĉado kaj seanc-malkovrado[/b] - serĉante mojose mondon por viziti aŭ kion faras viaj amikoj? Serĉante mondojn laŭ iliaj nomoj kaj etikedoj, kaj ankaŭ vidante en kiujn mondojn viaj kontaktoj estas, helpos vin pri tio.
|
||||
[*] [b]Elsendflui al via spektantaro[/b] - niaj intern-ludaj registradaj kaj elsendfluadaj iloj faciligas produkti ĉarman kaj dinamikan fotadon, ĉu vi elsendfluas aŭ filmas videojn por socia retejo.
|
||||
[*] [b]Propra movado[/b] - ni ne limigas vin nur al marŝado ĉirkaŭe - vi povas flugi, esti senkolizio, ŝalti al nul-gravitato, aŭ konstrui vian propran mov-sistemon - ĉu vi iam provis marŝi sur la surfaco de rubando de Möbius?
|
||||
[/list]
|
||||
|
||||
[h2]Konstrui kaj krei[/h2]
|
||||
Se vi havas impulson pro krei, vi eble ĝuos la potencan ilaron kiun Resonite proponas al vi. Vi povas ne nur konstrui kaj redakti absolute ĉion - de via avataro, objektoj, ĝis la tutaj mondoj aŭ eĉ krei viajn proprajn ilojn, vi povas kunlabori kun aliuloj realtempe kaj atingi veran kreivan resonon!
|
||||
|
||||
|
||||
[list]
|
||||
[*] [b]Realtempa kunlaboro[/b] - la kunlaboro sur nia platformo estas tiel glata, ke vi ofte forgesos, ke ĝi ekzistas - nia potenca modulo certigas, ke la mondo, kaj ĉio en ĝi, komencas en perfekta sinkronigo, kion ajn vi faras - vi havus malfacilan tempon trovi iun trajton aŭ funkciadon, kiu estus videbla nur al vi (krom se estas via privata uzant-interfaco, kompreneble!)
|
||||
[*] [b]Redakti ĉion[/b] - ĉio, kion vi vidas en la mondo, povas esti redaktita kaj tajlorita kun la iloj de la ludo - fakte, ni konstruis multon el la oficiala funkciado interne la ludo kun la samaj iloj, kiuj estas alireblaj al vi - de la hejma mondo, defaŭltaj avataroj, ĝis videoludiloj, la interfaco de kolorselekto aŭ la plenumskalo - vi povas disigi ilin aŭ konstrui la viajn de nulo kaj favoratigi ilin.
|
||||
[*] [b]Konservi ion ajn[/b] - vi povas konservi vere ĉion sur la platformo! Ĉu vi konstruis novan objekton, avataron aŭ mondon, aŭ modifis ekzistantan aĵon, ĉio povas esti konservita per unu alklako de butono. Vi povas ankaŭ efike enmemorigi plurajn kopiojn - nia sistemo de malkovro kaj preventado de duoblo certigos, ke iuj komunaj havaĵoj estu nombrata nur unufoje.
|
||||
[*] [b]Programada iloj[/b] - niaj programadaj iloj estas variaj, de simplaj penikloj kaj proceduraj poligon-retoj ĝis pli altnivelaj kaj potencaj iloj, similaj al tiuj, kiujn vi trovas en klasikaj lud-programaj iloj - krom ke vi povas uzi ilin en VR kun realtempa kunlaboro!
|
||||
[*] [b]Transmonda sinkronigo kaj daŭro[/b] - per niaj integrigitaj nub-iloj, vi facile povas konservi uzant-datumojn inter seancoj aŭ sinkronigi staton por multaj malsamaj mondoj.
|
||||
[*] [b]Importi 3D-modelojn[/b] - dank' al malfermitkoda kodotekoj, oni povas ekstreme facile alporti grandan variecon de 3D-modelaj dosierformoj - simple ŝovmeti viajn FBX, OBJ, GLB aŭ aliajn dosierojn kaj alporti ilin.
|
||||
[*] [b]Prilaborado de teksturoj/sonoj/modeloj[/b] - ĉu vi bezonas fari rapidan redakton al teksturo, son-dosiero aŭ 3D poligon-reto? Bazaj redakt-funkcioj estas plene alireblaj interne la ludo - de ŝanĝado de kolortono de teksturoj, normaligado kaj eltondado de sono, ĝis rekalkulado de ortoj kaj tangentoj sur poligon-retoj aŭ bakado de ili.
|
||||
[*] [b]Eksporti enhavon por eksteraj iloj[/b] - tiel facile alporti enhavon, oni same kiel facile elporti ĝin! Per tio, vi povas fari redaktojn uzante eksterajn ilojn aŭ fari Resonite parton de via laborfluo.
|
||||
[/list]
|
||||
|
||||
[h2]Kodi kaj programi[/h2]
|
||||
[img]{STEAM_APP_IMAGE}/extras/ProtoFlux.png[/img]
|
||||
|
||||
[list]
|
||||
[*] [b]ProtoFlux[/b] - ProtoFlux estas la plej valora el niaj kreaj iloj - la plej potenca vida programlingvo, kiun nia sperta teamo ĝis nun fasonis, kiu ebligas vin rapide prototipi kaj konstrui ion ajn, de simplaj interagoj ĝis kompleksaj ludoj kaj sistemoj - kun subteno por plene realtempa kunlabori kaj tujan responson.
|
||||
[*] [b]Skribi skripton por iu ajn[/b] - ProtoFlux povas interagi kun io ajn - la mondo, la objektoj, via avataro kaj iuj ajn kombinaĵoj el tiuj!
|
||||
[*] [b]Retkonektiloj[/b] - danke al integrigita subteno de retkonektiloj, vi facile povas komuniki kun eksteraj aplikaĵoj kaj skriptoj, kaj konstrui vastan funkciadon, de viaj propraj lud-serviloj, alporti eksteran datumon, ĝis integrado de nova kaj propra aparataro, sen dependi de oficiala integrado.
|
||||
[*] [b]Nesinkronaj Fluoj[/b] - krei kodon, kiu bezonas cedi aŭ atendi trans diversaj vidbildoj estas indiĝena trajto de ProtoFlux, kun plena konservado de plenuma amplekso. Vi eĉ povas havi plurajn nesinkronajn fluojn bazitajn sur la sama kodo, ĉiu kun sia unika kunteksto, kio estas tre potenca kaj fleksebla ilo por simpligi vian logikon.
|
||||
[*] [b]Fleksebla memor-sistemo[/b] - lokaj, memoroj kaj datum-modelaj variabloj - elekti kie vi konservas vian komputan datumon laŭ la dezirata amplekso kaj kunteksto, por konstrui tre efikajn sistemojn.
|
||||
[/list]
|
||||
|
||||
[h2]Resonanci kun io, iu, ie...[/h2]
|
||||
Ni estas teamo de fervoraj programistoj, kiuj programas pli ol simple peco de programaro, sed io, kion ni nomas nia alia hejmo. Ni estas dediĉitaj al daŭra programado, kun oftaj ĝisdatigoj kaj komunum-gvida fokuso. Ĉi tiu projekto estas kombinaĵo de niaj revoj kaj vizioj pri kion ciferecaj spacoj kiel ĉi tiu devus proponi, kaj de la kolektivaj bezonoj, deziroj kaj aspiradoj de nia komunumo.
|
||||
|
||||
|
||||
Multe de nia fokuso kaj vizio estas pri doni al vi, la uzantoj kaj loĝantoj de ĉi tiu virtuala universo, tiom da povo kaj aŭtonomio kiel ni povas, ĉu regi vian sperton sur la platformo aŭ kapabli (re)konstrui ion, kion ni faras.
|
||||
|
||||
Estus nia honoro se vi decidus aliĝi al nia universo kaj helpi nin konstrui ĝin kune. Kia ajn estas via sperto aŭ interesoj, ni volas konstrui lokon, kie ĉiuj povas resonanci kune.
|
||||
7
Store/eo/early_access_community.txt
Normal file
7
Store/eo/early_access_community.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1,7 @@
|
|||
La komunumo estas granda parto de niaj planoj. Ni planas kolekti respondojn kaj cim-raportojn de niaj ludantoj kaj fari ĝin parto de nia ĉiutaga program-ciklo, de fari rapidajn korektojn, ĝustigojn kaj aldonojn, ĝis pli longtempe plani kaj fasoni grandajn trajtojn.
|
||||
|
||||
La ĉefa metodo por senpere provizi prijuĝajn rimarkojn estas per nia publika kunordia servilo de atentindoĵn ĉe GitHub. Ni rutine observos kaj kolektos ĝeneraligitajn rimarkojn de Steam, Discord, Twitter, Reddit, kaj aliaj interkonaj retejoj.
|
||||
|
||||
Nia celo estas ankoraŭ integrigi rimark-respondilon senpere interne de la ludo estontece, kiu faciligos al uzantoj provizi trajt-petojn kaj raporti problemojn sen devi eliri la ludon.
|
||||
|
||||
Ni deziras, ke nia komunumo sentu, ke ili estas aŭdataj kaj parto de la program-procedo tiom, kiom niaj programaj rimedoj permesas.
|
||||
9
Store/eo/early_access_full_version_differences.txt
Normal file
9
Store/eo/early_access_full_version_differences.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1,9 @@
|
|||
Estas pluraj ĉefaj trajtoj kiujn ni deziras realigi por la plenforma eldono. Unu el ili estas la aldono de foirejo - loko por la kreintoj sur la platformo por kunhavigi siajn kreitaĵojn kun la cetero de la komunumo.
|
||||
|
||||
Ni certe deziras etendi kaj poluri la uzant-sperton, de UI kaj UX ĝis konstrui ilojn kaj certigi glatajn spertojn por ambaŭ okazaj kaj spertulaj uzantoj.
|
||||
|
||||
Nia plano estas ankaŭ ŝanĝi al tute propra grafika modulo kaj moderna rultemp-sistemo, kiu ne nur ebligos signifajn optimumigojn de rendimento, sed ankaŭ trajtojn kiel realtempa redaktado de ombrigiloj.
|
||||
|
||||
Ni ankaŭ konsideras integradigi WebAssembly por vastigi la eblecojn de enhav-kreado.
|
||||
|
||||
Ĉi tiuj estas nur kelkaj el la ĉefaj trajtoj, kiujn ni esperas aldoni antaŭ ol la platformo estas konsiderata "preta" - la listo tute ne estas elĉerpa aŭ fina kaj ni ĉiam adaptas dum progreso.
|
||||
1
Store/eo/early_access_pricing.txt
Normal file
1
Store/eo/early_access_pricing.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1 @@
|
|||
Ne, la projekto restos senpaga. La prezo de aldonaj beneficoj sur la platformo eble ŝanĝiĝos kun tempo se necesas (ekz. kelkaj aferoj fariĝas malpli kostaj aŭ tro kostaj ĉe nia flanko), sed ĝenerale ni volas konservi la prezon de la samaj privilegioj kiel eble plej stabile.
|
||||
3
Store/eo/how_long_early_access.txt
Normal file
3
Store/eo/how_long_early_access.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1,3 @@
|
|||
Ni atendas, ke estos proksimume 2-3 jaroj da aktiva programado por realigi trajtojn, optimumigojn kaj ĝustigojn antaŭ ol ni konsideras la projekton esti en sufiĉe polurita stato por elpreni ĝin el frua aliro.
|
||||
|
||||
Ni ne havas planojn grave ŝanĝi nian program-ciklon post la plenforma eldono kaj daŭrigos aldoni novajn gravajn trajtojn kaj optimumigojn, dank' al la malferma naturo de tiu projekto.
|
||||
1
Store/eo/short.txt
Normal file
1
Store/eo/short.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1 @@
|
|||
Eniri novan ciferecan universon kun senfinaj eblecoj. Ĉu vi resonancas kun homoj ĉirkaŭ la mondo, parolante senformale, ludante kaj interkonante, aŭ vi inspiras unu la alian kiam vi kreas ion ajn, de arto ĝis programado de kompleksaj ludoj, vi trovos vian hejmon ĉi tie.
|
||||
3
Store/eo/why_early_access.txt
Normal file
3
Store/eo/why_early_access.txt
Normal file
|
|
@ -0,0 +1,3 @@
|
|||
Resonite estas projekto kun vasta amplekso, kaj malgraŭ ke ĝi jam havas vastan funkciadon, estas pluraj kernaj trajtoj, kiuj ankoraŭ ne estis realigitaj, por atingi tion, kion ni konsiderus 'krita maso'.
|
||||
|
||||
Nia celo estas aktive daŭrigi programi ĉi tiun projekton eĉ post la plenforma eldono. Ni nur konsideras ĝin esti frua, ĉar ni ne sentas ke ĝi estas 'tute preta'.
|
||||
Loading…
Reference in a new issue